Prezento

 

 

Interaga ekspozicio – “La beleco de la fraktaloj – Matematika imago kompare kun arto kaj naturo”

Geometriaj harmonioj, matematikaj ripetoj, brilaj koloroj kaj flugoj de la fantazio: la fraktaloj proponas nekutiman renkontiĝon inter matematiko kaj imago, kapabla priskribi la objektojn de la naturo. Perdiĝu en tiu spaco, kie videoj kaj grandaj paneloj permesas admiri artverkojn de iuj el la plej famaj fraktalaj artistoj de la mondo (el Usono ĝis Ĉinujo), dum plurmediaj stacioj kaj laboragadoj malkaŝas la sekretojn de tiuj primirindaj formoj. Esploru la ripetojn kaj la geometriajn dimensiojn kiuj deĉenigas tiujn kreaĵojn … simple faldante folion de papero aŭ kovrante objektojn per plastaj diskoj. Kompreninte la matematikon de fraktaloj, vi povas provi mem konstrui unu, danke al enlokaj komputiloj : elektu la komencan kurbon, ŝanĝu ĝin kaj, ludante per la plej famaj fraktaloj, malkovru el kie venas iliaj ĉarmaj koloroj. La neĝfloko de Koch, la aroj de Mandelbrot kaj Julia, la kurbo de la drako: inter arto, medicino kaj informadiko, fraktaloj estas multo pli ol simpla nombra amuziĝo!